Diskuto:Hidraŭlika mekanismo
La hidraŭlan terminaron donacis al Vikipedio Jan Rybář el Ĉeĥio laŭ sia fama kaj modela Terminaro de hidraŭlaj meĥanismoj el 1982.
-Estimata Miroslav, mi priscias kaj respektas vian ŝaton de ĥ. Tamen, en enciklopedio personaj preferoj devas cedi al neŭtraleco kaj plejuzateco. Laŭ Google la sekvantaj serĉoj sin distribuas tiele:
meĥanismo kaj estas: 94
mekanismo kaj estas: 224
Ĉu do ni ne renomu la artikolon al "Hidraŭla mekanismo"? Mi same pensas ankaŭ pri Hidroteĥniko (> Hidrotekniko). (Strange, ReVo enhavas nur "meĥanism" kaj "teknik", respektive.) Kp. Nomoj de titoloj.
--Bab
Hm. Strangege. Nun mi ne retrovas vian artikolon pri uma teĥniko... Ĉu ĝi malaperis?
--Bab
Mi respektas la originalon de Jan Rybář, kiu donis al mi la rajton uzi lian verkon Terminaro de hidraŭlaj meĥanismoj por Vikipedio, sed ne la rajton ŝanĝi ĝin. Tamen mi ne estas kontraŭ duoblaĵoj, se ili eblas. Cetere plurfoje estas necesaj sinonimoj (hidraŭstatika motoro - hidraŭmotoro), ankaŭ ĉe personoj (Bein - Kabe), do se eblas iel solvi duoblaĵon ĥ - k, mi konsentas. Sincere dirite, ankaŭ mi normale uzas esprimojn arkivo, tekniko, mekanismo, arkitekturo, tamen ne eblas nomi formojn el Fundamento personaj preferoj, tiaj estas sole K-formoj, kiuj estis oficialigitaj nur en la lasta oficiala Aldono. Miroslav
La vortaroj eĉ ne enhavas 'hidraŭl', sed nur 'hidraŭlik'. Kia ĥaoso.
Komencu diskuton pri Hidraŭlika mekanismo
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Hidraŭlika mekanismo.